Lyrics

Io ne ĝustas en mondo Plagoj venadas en ondoj Nia planedo estas graveda Je milito Kovras fumego ĉielon Lasis nin ĉiujn anĝeloj Noktoj malvarmaj Preĝoj kaj larmoj Sango kaj ŝvito Io ne ĝustas, mi sentas Mankas al mondo prudento Ja ĉiam homa genio Inventas potencajn armilojn Milito Milito Post longa nokt' mateniĝas Multaj neniam vekiĝos Kontraŭ la bomboj staras l' kolombo Helpu nin dio Kiel el eta infano Kreskas kruela tirano? Io ne ĝustas Io ne justas Homtragedio Io ne ĝustas, amiko Ja malsukcesas politiko Ja oni bombas denove Ja oni murdas denove Milito Fajroj ĉe la horizonto Venas novaĵoj de l' fronto La dudek kvaran de februaro Ekis l' frenezo Koro vundita por ĉiam Kaj mi forgesos neniam Ŝtat' kontraŭ ŝtato Frat' kontraŭ frato Homoj civilaj kaj kruelaj soldatoj Terura prezo Mariupol Herson Hostomel Melitopol Berdjansk Ĉerniĥiv Harkiv Sumi Izjum Irpinj Kijiv Buĉa Varsovio Vilno Rigo Talinо Bukareŝto Londono Romo Parizo Berlino
Writer(s): Jomart Amzeyev Lyrics powered by www.musixmatch.com
instagramSharePathic_arrow_out